Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/96

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

„Nia laboro ne estas tiel facila, kiel oni pensas. Ŝtelistoj estas lertaj kaj aŭdacaj. Ridiga ŝtelo okazis antaŭ nelonge. Ni kaptis aŭtomobil-ŝteliston. Li estis bone konata de ni. Mi parolis al li kaj demandis: ‚Kial vi ŝtelis tiel arkaikan aŭton? Tion vi ne kutimas fari. La ŝtelita aŭto ne valoris la penon, ĉu?’ La ŝtelisto respondis: ‚Kredu min, mi ne vere ŝtelis ĝin. Okazis jene. Mi laŭiris straton kun amiko, kiam ni preterpasis aŭtomobilon. Mia amiko diris: Jen aŭto, kiun vi ne povas ŝteli! Mi rigardis. Tie estis aŭto fiksita per ĉeno, kiu iris tra la rado kaj ĉirkaŭ lampfosto. Por forviŝi tiun ofendan malgrandigon de mia povo, mi entreprenis la ŝtelon. Mi simple deprenis la ĉenitan radon, almetis la kromradon kaj forkondukis la aŭton.’ Amuzis min imagi la surprizon de la aŭto-posedanto, kiam li revenis por retrovi sian maŝinon kaj ekvidis sian radon ĉenita al la lampfosto!" finis la detektivo.

Mi iris al la loĝejo de Martin por ekscii, ĉu li decidis veni kun ni tri al Bristol. Jam plurfoje mi demandis lin pri tio; sed li respondis, ke li ne certas.

Mi eniris lian ĉambron. Neniam mi vidis tiom da malordo. La planko, la mebloj, ĉio estis plena de libroj, gazetoj, paperoj, malpuraj vazoj kaj vestoj. Estis multaj libroj.

„Antaŭen, Vik, envenu!” li diris, gestante enirige. „Bonvenon en mia kastelo! Deprenu la pezon for de viaj piedoj!” kaj, vidante, ke ne estas libera seĝo, li per mansvingo ŝovis librojn de sur seĝo sur la plankon. „Mankas via ĉarmulino — kial?”

„Mi venis rekte de la foiro. Ŝi estas hejme, pakante la valizojn, ĉar ni devas iri al Bristol frumatene. Nu, Martin: Ĉu vi decidis veni aŭ ne veni? Ni devas scii.”
96