Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/97

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

„Bedaŭrinde ne. Ŝiras mian koron, sed mi devas iri al alia loko.”

„Ĉu ĉe ni ne sufiĉas la pago?”

„Ta, ta — kia diro! — ĝi pli ol sufiĉas. Ne temas pri la laboro aŭ la gelt'o. Sed mi devas viziti mian idon, kaj post tio mi devas nepre forvojaĝi por fari ion farendan."

„Tio estas surprizo: mi ne sciis, ke vi havas filon.”

„Jes, mi ja edziĝis. Mi estis juna tiam — nura flavbekulo. Ni estis feliĉaj — turte feliĉaj; sed unu tagon ŝi malaperis kiel vaporo. Ŝi forkuris kun iu alia. La afero estis tute neatendita kaj sen klarigo. Mi ne plu eĉ flaris ŝin. Tia estas la vivo, Vik. Tamen nun mi estas kontenta — mi veturas malpeze. Mi vivas laŭ mia gusto, sen devoj kaj sen tiuj fadenetoj, katene fortaj, per kiuj la virinoj nin ligas. Se mi ekvolas ien iri, diablo, mi iras. Nek Dio nek tondro min deturnos. Miaj libroj min distras, la mondo min amuzas...... Do, kam’rado, adios kaj a rivederci — kiam ajn la vento nin kunpelos.”


****


17. FRIPONO ĈIE SIAN NOMON SKRIBAS.

La laboro en Bristol ne estis tre streĉa, la negoco estis bona. Ni spertiĝis kaj lernis pli bone helpi unu la alian. Por ŝpari tempon kaj pli efikigi niajn klopodojn, ni iniciatis kodvortojn.

Se ekzemple mi nescie malŝparas tempon parolante al aĉetinto, kaj Micky rekonas lin, li tuj avertas min per kodvorto glate enŝovita en frazon, kaj, avertite, mi kiel eble plej baldaŭ forlasas la aĉetinton kaj ekkroĉas min al iu alia. Aŭ se mi estas okupita kaj vidas iun, kiun mi ju-
97
7 Kredu min, Sinjorino!