Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/98

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

ĝas kiel aĉetonton, kodvorto tuj sciigas tion al Micky aŭ Anjo. Simile, alia kodvorto sciigas, ke venas iu por plendi, kaj la avertito kondukas la plendanton flanken kaj helpas al li, sed for de la aŭdpovo de aliaj, interesiĝantaj pri la kuirilo,

Iufoje okazas, ke mankas tempo plenkuiri la manĝaĵon, eble ĉar la homoj malpaciencas. En tia okazo la eksponisto diras la kodvorton, ĉu flanken, ĉu en sia deklamado. La helpantoj do estas pretaj klopodi, ke neniu gustumu la koncernan manĝaĵon, kiu ne estas plenkuirita. Oni ne povas forkaŝi ĝin, ĉar tio logas nedeziratan atenton, sed per ĉiaj ruzoj la nekuiritaĵo estas gardata. Se iu volas ekzemple gustumi nekuiritajn cepojn, la helpanto diras: „Certe!” — kaj kvazaŭ miskomprene li donas terpomojn aŭ karotojn kaj sinsekve puŝas aliajn manĝojn al la enketanto tiel, ke li hontas insisti pri la cepoj.

Ni ankaŭ spertiĝis elekti personojn, kiuj valoras la alparolon post la eksponado. Per la maniero, laŭ kiu homo rigardas kuirilon, ni divenas, ĉu li jam aĉetis, nur scivolemas aŭ estas aĉetema. Ankaŭ ĉe interparolo ni tuj sondas lian kvaliton. Nesperta vendisto eble parolas al virino, kiu jesas ĉion diritan kaj interrompas lin per: „Ĝi estas mirinda kuirilo — ĉiu devus posedi ĝin” ktp., kaj tiaj diroj igas la nespertulon pensi, ke vendo estas certa. Sed la sperto instruas alie. Persono, kiu pensas pri aĉeto, ne tiom malkaŝe vidigas sian intereson, sed dubas, demandas kaj ĝenerale certigas sin pri la artiklo, antaŭ ol findecidi.

Sed malgraŭ sperto kaj hardo oni povas eraregi. Okazis al mi foje, ke mi troviĝis en foiro, kiu fiaskis. Preskaŭ neniu envenis, kaj ni ne povis kuir-eksponi pro manko de publiko. Venis al mi maljunulino enketante.
98