Paĝo:Roy - Kiel Neŭtra-Moresneto fariĝis Amikejo, 1908.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Esperanto, cetere, karakterizas Amikejon pro alia tialo. Dum la pariza internacia kongreso de komercovojaĝistoj, en la lasta Junio, mi fondis internacian asocion de esperantistaj komercovojaĝistoj havantan sian sidejon en Amikejo kaj celantan favoradi la interancian komercon per la disvastigo de Esperanto en la mondo de la komercovojaĝistoj.


III. — Penadoj kaj Klopodoj

La franca broŝuro estis ĵus aperonta kiam mi legis en diversaj ĵurnaloj ke Germanujo anigas al si Neŭtran-Moresneton. Kelkajn tagojn poste, la germana legacio en Bruselo kaj la belga legacio en Berlino respondis al mi : Tiu informo pri Neŭtra-Moresneto publikiĝas periode en la gazetaro, sed ĝi estas neĝusta. La belga legacio aldonis : por ke la neŭtraleco de Moresneto ĉesu, tiu demando devus esti priparolata en la germana kaj en la belga parlamentoj, poste ambaŭ parlamentoj devus interkonsenti pri speciala leĝo.

Do la kutimaj informoj rilate al l’anigo aŭ la divido de Neŭtra-Moresneto ne estas konsiderindaj.

La bruo kiun ĉiulandaj ĵurnaloj faris ĉirkaŭ la broŝuro alkondukis al mi sindonemajn helpantojn, unue leŭtenanton Giminne, el Bruselo, kiu donacis tempon, paroladojn, monon ; abaton Richardson, veran apostolon ; sinjoron Charles Schriewer, tre energian kaj tre inteligentan junulon, nun konsulon kaj profesoron de Amikejo. Tiuj tri samideanoj, eĉ samanimanoj preparis paroladon kiun sinjoro Ruhl, el Verviers, faris germane al la loĝantaro de Neŭtra-Moresneto. Kiel