Paĝo:Roy - Kiel Neŭtra-Moresneto fariĝis Amikejo, 1908.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sekvo de tiu efika kunlaboro stariĝis la tri esperantaj kursoj.

Se la granda allogo de S-ro Ruhl, homo rimarkinda pro sia klereco, riĉeco kaj boneco, ankoraŭ sentiĝadas en Neŭtra-Moresneto, ne malpli sentiĝadas ĉe diverslandaj komercovojaĝistoj aŭ komercistoj la granda allogo de S-ro Ullmann, el Berlino, prezidanto de la internacia asocio de esperantistaj vojaĝistoj en Amikejo, vic-prezidanto de angla vojaĝista asocio, aŭtoro de ŝatindaj komercaj artikoloj en « Der Berliner Tageblatt » kaj en « Die Post reisender Kaufleute Deutschlands ».

Malfacile estas difini precize la partoprenon en niaj laboroj de multaj samideanoj el Bruselo, el Antverpeno, kaj de Moresnetanoj. Ilia modesteco faris ke mi divenas pli ol mi scias la taskon de ili efektivigitan. Dankon al ili, kiel cetere al la estraro de Neŭtra-Moresneto, al S-roj Boirac, Bourlet, Blanjean kaj al nia Majstro D-ro Zamenhof.


IV. — Estonteco de Amikejo

Nun Amikejo staras.

Nu, Amikejo devas prosperi.

I. — Esperantista Bayreuth. Amikejo posedas beletan teatron. Ĉiujare, je datoj kiujn ni anoncos per nia ĵurnalo “La voĉo de Amikejo”, okazos en la teatro esperantaj ludadoj. Krom ili okazos dum la jaro multaj aliaj, ĉar la 135 esperantistoj de Amikejo scios post kelkaj monatoj monologojn, kantojn, komedion, dramon, kaj povos fondi bandon.