Paĝo:Rusiñol - La ĉiama kantaĵo, 1910, Sabadell.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kolombino. Eĉ tiujn ĉi florvazojn. Tute same kiel ci diris. Mi aspiras esti ordema, ŝparema, kaj fari ŝtrumpon...

Pieroto.Procentedoni...

Kolombino. Je ses pro cento.

Pieroto. Eĉ posedi kampardomon.

Kolombino. Jes, kampardomon; ruĝajn fiŝojn, teraseton, lavejon, pumpilon, kolorigitajn vitrojn...

Pieroto. El ĉio escepte florojn: ĉu ne vere?

Kolombino. La floroj por la festaj tagoj.

Pieroto. Silentu, silentu, ĉar mi estis tuj dironta al ci, kion mi ne deziras.

Kolombino. Diru. Kion ci deziris diri al mi?