Paĝo:Rusiñol - La ĉiama kantaĵo, 1910, Sabadell.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kolombino. Kial ci parolas tiel?

Pieroto. Ĉar Pieroto havas sian fatalon: kanti kantaĵojn por la aliaj, aŭ gaje morti.

Kolombino. Do, mi deziras vivi, kaj ne gaje. Pieroto, mi saĝpensante volas vivi.

Pieroto. Aj, mia kompatinda Kolombino!

Kolombino. La iama gaja kaj freneza Kolombino, estas hodiaŭ alia. Anstataŭ lerni sin ornami per floro, ŝi lernis alfabeton; anstataŭ danci ŝi kalkulas; anstataŭ paseroj interne ŝia kapo, ŝi havas en ĝi ciferojn.

Pieroto. Kompatinda!

Kolombino. Ĉu ci scias, kion mi deziras posedi? Ĉambreton provizita per blankaj kurtenaroj, tegitajn seĝojn, familiajn portretojn sur la muroj...

Pieroto. Kaj konkornamitajn florvazojn.