Paĝo:Rusiñol - La ĉiama kantaĵo, 1910, Sabadell.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Pieroto. Ci jam estas malriĉa; mi ankoraŭ ne. Dum mi ne timos pro la mizero, mi tia ne estos.

Kolombino. El kio ci vivos?

Pieroto. Per la falantaj panmolaĵetoj, per la arboskuitaj fruktoj, per la vesperiĝa heleco, per la lumo, per libereco, per la arbara bruo, per malsato, el kio ajn ĝi estos. Per ĉio, escepte esti ordama.

Kolombino. Ĉu ci jam scias, kion ci diras?

Pieroto. Kaj kion mi faras. Mi ne volas degradi la metion, la dotaĵon de la sankta inspiro.

Kolombino. Aj, kompatinda Pieroto!

Pieroto. Mi havas rimedon, antaŭ ol degradiĝi per ordameco...

Kolombino. Kiun rimedon ci havas?

Pieroto. Morti.