Paĝo:Rusiñol - La ĉiama kantaĵo, 1910, Sabadell.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kolombino. Oni devas pensi pri la estontenco, Pieroto.

Pieroto. La morgaŭon! Ĉu ne sufiĉas la nombro de tiuj, kiuj pripensas, kion ci nomas morgaŭo, por ke eĉ ni ankaŭ tion faru? Malbenita morgaŭ! Ni rigardu la postmorgaŭón, ĉar almenaŭ ni pli malproksime rigardos!

Kolombino. Ni devas esti singardemaj, Pieroto.

Pieroto. La singardemo! Ĉu ci scias, kion estas singardemeco? La senkulpigo de la malkuraĝauloj. Tiu ĉi kalkulinfektado mortigos la malmultan posedaĵon de tiuj, kiuj, kiel ni sensaĝe naĝas sur tiu ĉi larmvalo; ĝi mortigos nian esperon, kiu ja estus antaŭsciiginte nin, ke eĉ ci, ci Kolombiono devus enkotiĝi en la ordan marĉejon!

Kolombino. Silentu!...

Pieroto. Ĉu ci ne tion vidas? Kuntirita apud tiu ĉi kudromaŝino, ci perdis la ridadon, perdos la kantadon; ci velkos kiel la folioj, kaj tiuj ĉi okuloj, kiujn ci havas kiel du morusoj, kiuj rimas kiel kantaĵo, heliĝos iom post iom, pro la seninterrompa rigardado al blanka tolaĵo.

Kolombino. Ni estas malriĉaj...