Paĝo:Rusiñol - La ĉiama kantaĵo, 1910, Sabadell.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kolombino. Ĉu tiel supre estas la rimoj?

Pieroto. Ĉu ci ne vidas ke sur la tero, ilin balaas la homoj praktikaj de la vivo? Ili aliras al la puntoj de la araneaĵoj, al fendoj de trabetoj, kaj nur la poetoj konas ilin tie. La poezio estal tiel persekutita, ke baldaŭ estos pli malfacila trovi rimon, ol duron.

Kolombino. Kaj kion ci verkas?

Pieroto. Iluziojn. Mi dezirus rimigi aferojn, kiuj ne rimas: amon kun mono, mizero kun gajeco, ĝojon kun doloro, kaj mi vidas ke mi perdos la inkon.

Kolombino. Neniam ci estos saĝa, Pieroto.

Pieroto. Mi ja ne deziras esti tia. La saĝeco ne estis farita por ni, kaj se ci dubas pri tio, rigardu cin sur spegulo, se iun ci trovas: ci estas malgaja de kiam ci mastrumas. Antaŭe, kiam ci kaj mi ne havis, kion ci nomas saĝeco, tie ĉi estis kisa kaĝo. Se la muroj havus eĥon kaj se ili parolus, ĉi tie estus fariĝinte kavazaŭ arbo sur kiu aliras la birdoj por dormi. Nun fariĝinte saĝa, tie ĉi estas tiom da honesteca malvarmeco, ke anstataŭ Pierota nesto, ĝi similas al laika oficejo.