Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
La agado havas lokon en subtegmento. Granda fenestro, el kie oni vidas la ĉielon dum la sunsubiro kaj grandan dubebluan urbon. Malriĉaj mebloj ornamas la ĉambron. Kolombino maŝinkudras blankan silkan veston. En alia flanko Pieroto apud tableto kaj duone sternita sur malnova sofo, havas plumon en la mano kaj rigardas la plafonon.
Kolombino. Kion vi faras, Pieroto?
Pieroto. Kion vi volas, ke mi faru? Mi serĉas rimon, kiun mi perdis.
Kolombino. Kaj kie ci serĉas ĝin?
Pieroto. Tie, kie estas ĉiuj rimoj, en la nuboj; sed kiel de ĉi tie oni ne vidas la nubojn, mi devas agi kiel la hirundoj: ilin serĉi sub la trabaro.