Paĝo:Rusiñol - La ĉiama kantaĵo, 1910, Sabadell.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kolombino. Kaj kial ci ne plenumas cian deziron per la laborado? Ĉu mia ekzemplo nenion diras al ci?

Pieroto. Ĝi diras al mi, ke ni estas sklavoj; ke ci estas sklavino; ke ciaj fingroj, kiuj estas por depreni rozojn, devas labori por la aliaj.

Kolombino. Estas dornoj ankaŭ en la rozoj.

Pieroto. Sed la kudrilmaŝinoj havas kudrilojn, kaj ili estas ŝtalaj: ili ne parfumas.

Kolombino. Kial ci ne venas por helpi nin, kiuj deziras labori?

Pieroto. Mi deziras helpi vin pli, ol ci pensas.

Kolombino. Ĉu versfarante?

Pieroto. Jes, versfarante.

Kolombino. Dio diris, ke ni laboru.