Paĝo:Rusiñol - La ĉiama kantaĵo, 1910, Sabadell.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Pieroto. Dio diris, ke ni gajnu la panon per ŝvito de nia frunto.

Kolombino. Tiel, do, la laborado estas virto.

Pieroto. Tiel, do, ĝi ne estas virto: ĝi estas puno.

Kolombino. Punon, ĉu ci diras?

Pieroto. Punon, nomita virto, de tiuj, kiuj devigas nin laboradi.

Kolombino. Kaj kiel ni, la malriĉuloj, devas perlabori?

Pieroto. Lasante ke oni trompu nin per la laboro, ĉiam kredante ke ĝi estas virto.

Kolombino. Silentu, Pieroto, kaj ne senkuraĝigu min.

Pieroto. Naivulino! Mi jam same kiel ci amas la laboron: sed ne perforte laboradi. Mi deziras ke ĝi estu plezuro kaj ne puno! Ke ĝi estu kantiko kaj ĥoro! Ĝi devas esti donaco por ornami nian vivon!