Paĝo:Rusiñol - La ĉiama kantaĵo, 1910, Sabadell.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

survestos ĝin... virte; por ŝi, kiu ne rememoros, ke en tiu ĉi subtegmenta anguleto estas virta nesto; nesto, kiu viglas dum estas printempo; nesto, kiu ne kantas por ke ili kantu; nesto, kie oni ne havas tempon por plori, ĉar plorante oni perdas horojn.

Kolombino. Nu, kion do, ni devas fari?

Pieroto. Ci ne kredus al mi. Kiam la Pierotoj konsilas, tiam ili ridigas.

Kolombino. Mi neniam ridas pri ci, Pieroto.

Pieroto. Nu, kantu kune kun mi: faru kantaĵon...

Kolombino. Por kiu?

Pieroto. Por tiuj, kiuj laboras kaj suferadas; por tiuj, kiuj estas malgajaj sur la tero pro manko de koroj ilin gajigantaj.

Kolombino. Kaj ĉu ni estas gajigontaj ilin?

Pieroto. Kiu devas ja esti, se ne estas la Pierotoj? Ĉu ci ne vidas