Paĝo:Rusiñol - La ĉiama kantaĵo, 1910, Sabadell.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiel ĉiuj hodiaŭ laboras por malgajigi la mondon? Ke ĉia homelpensaĵo estas por pli rapide alporti la malgajecon per ŝnuretoj, tra la aero, tra ĉie? Ke la homo lernas ĉiujn lingvojn por transdoni la malgajecon plej malsammaniere? Ke li freneze kuras por pli rapide alporti la malbonan novaĵon? Ĉu ci ne vidas ke eĉ nin Pierotojn, oni dezirus jungi al maŝino, kaj fari el ni maŝinon, kaj meti al ni transigajn rimenojn anstataŭ nervoj, vaporkaldronon anstataŭ koro, kaj fari automatecan horloĝon el tio, kion oni nomas spirito?

Kolombino. Estas vero.

Pieroto. Tamen, tio ne estas ebla, Kolombino. Se ekzistas nigraj homoj, kiuj laboras, devas ankaŭ ekzisti blankaj Pierotoj, ilin liberigantaj, ermitoj de la gajeco, predikantoj de la senordeco, ekzekutistoj de la komuna saĝo, ĝardenistoj de la idealo, kiuj meze de tiom da fruktejoj, gardu la florojn de la poezio.

Kolombino. Kaj kion ni devas fari por ĝin atingi?

Pieroto. Sekvi la martirvojon de la Pierotoj, kondamnitaj al ĉiuj malŝatoj; aŭskulti la rikanadon de la nekonitoj ambaŭflanke de la vojo; fiere trapasi meze de la seriozaj malsprituloj; vidi la rideton de la grasuloj; suferi la haladzon de la satuloj; forkuri de la oro de la riĉuloj; juĝi kvazaŭ