Paĝo:Rusiñol - La ĉiama kantaĵo, 1910, Sabadell.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

homoj tiujn, kiuj deziras gardi sian grenon; alveni al hospitalo de la malgajuloj, kaj tie fari serenadon sur la sojlo.

Kolombino. Aj, Pieroto! Kaj kion ni manĝos vojirante?

Pieroto. Kisojn.

Kolombino. Kaj kiel ni dormos?

Pieroto. Ĉirkaŭpremitaj.

Kolombino. Kaj se ni havas Pierotidojn?

Pieroto. Ni malfermos la kaĝon, kaj ili flugu.

Kolombino. Tio ne povas esti, kion ci revas?

Pieroto. La oferoj ŝajnas revoj, laŭ la hodiaŭa ŝanĝiĝo de la homoj. Kaj mi petas de ci la plej grandan oferon: la ofero ridigi, kaj ridante pensigi la popolon, kaj per la pensado ĝin liberigi. Venu kun mi kaj forlasu la kudromaŝinon. (Prenas ŝin per la mano kaj kondukas ŝin al la fenestro.) Venu kun mi, kaj rigardu. Kion ci vidas?