Paĝo:Rusiñol - La ĉiama kantaĵo, 1910, Sabadell.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kolombino. La urbon.

Pieroto. Kaj sur la ĉielo, kion ci vidas?

Kolombino. La sunsubiron.

Pieroto. Kaj meze de tiu ĉi malheleco, kion ci vidas tie funde?

Kolombino. Blukoloran linion.

Pieroto. Tiu ĉi linio estas homoj, kiuj finis la laboron, kiuj forlasis ĝin. Ĉu ci vidas iun blankvestitan kiel ni? Ĉu ci vidas iun disigantan de la aliaj?

Kolombino. Ĉiuj estas samaj.

Pieroto. Kaj ĉu ci ne scias, kial ĉiuj estas samaj? kial ĉiuj similas kvazaŭ armeo? Ĉar ĉiuj estas sammaniere malgajaj, kaj la malgajeco faras ŝafaron el la malgajuloj.

Kolombino. Ci estas prava.