Paĝo:Rusiñol - La ĉiama kantaĵo, 1910, Sabadell.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Pieroto. Rigardu: ĉu ci vidas kelkaj, kiuj disiĝas kaj levas la brakojn supren? Ĉu ci ne scias, kial ili rigardas malproksimen? ĉar ili kantas.

Kolombino. Jes, tio estas certa.

Pieroto. Kaj ĉu ci aŭdas, kion ili kantas?

Kolombino. Ne.

Pieroto. Ili kantas unu el miaj kantaĵoj.

(La ĥoro ekkantas malproksime.)

Kolombino. Vere. Ĝi estas tiu, kiun ci verkis en miaj brakoj.

Ĥoro.

Se ni volas liberecon
gajan kaj eksplodigantan,
nur kantante ĝin atingos.
Kuraĝeme ni laboru,
ni laboru, sed kantante.

Pieroto. Ho! ĉu ci aŭdas? Ili kantas, kantas liberecon, amon, fratecon, junecon kaj ĝojon; ĉion, kion oni ne povas diri