Paĝo:Rusiñol - La ĉiama kantaĵo, 1910, Sabadell.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

per prozo. Atentu kiel ili jam ne estas ŝafaro, kiel el ĉiuj krioj eliras harmonia movado!

Ĥoro.

Se ni volas liberecon
gajan kaj eksplodigantan,
nur kantante ĝin atingos.
Kuraĝeme ni laboru,
ni laboru, sed kantante.

Pieroto. Jes! Por ili ni devas labori! Por ili devas esti niaj kantaĵoj! Por tiuj, kiuj suferas kaj esperas! Ni iru ilin helpi, Kolombino! La hodiaŭaj Pierotoj ne devas kudri por la riĉuloj: ili devas kanti por la malriĉuloj.

(Ili foriras kurante kaj ĉirkaŭpremante sin reciproke.)


KURTENO