Paĝo:Ruslanda Esperantisto - Decembro 1905.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Intrigo! Atenco je mia pureco, nek pli nek malpli!

Havu paciencon, Georgo.

— Mi bezonas sendi leteron en la patrujon, — ŝi diras tre petege, mallaŭte, malkuraĝe.

Не, mi pensas, diablo estu kun ci, estu tiel! Mi stariĝis, sidiĝis al la tablo, prenis paperon kaj diris!

— Eniru ĉi-tien, mi petas, sidiĝu kaj diktu...

Ŝi alvenis, gardeme sidiĝis sur la seĝon kaj kun kulpa eksteraĵo rigardis min.

— Nu, al kiu estos letero?

— Laŭ vojo varsovia, en la urbon Svencjany[1] al Boleslavo Kaŝput...

— Kion skribi... Diru...

— Ĉarma mia Bolesĉjo... koro mia... Mia fidela amato... Gardu cin Dipatrino! Ora mia koro, kial ci tiel delonge ne skribis al cia sopiranta kolombineto Terezo...

Mi apenaŭ ne ekridegis. „Sopiranta kolombineto" de dek du verŝokoj[2] da alteco, kun pudopeza pugnego kaj kun tia nigra vizaĝego, kvazaŭ la kolombineto la tutan vivon purigadis kamenajn tubojn kaj nek unu fojon sin lavis! Mi min detenis iel kaj demandis:

— Kiu li estas, ĉi-tiu Boleco?

— Bolesĉjo, sinjoro studento, — ŝi kvazaŭ ofendiĝis je mi pro tio, ke mi kripligis la nomon. — Li, Bolesĉjo, estas mia fianĉo...

— Fianĉo?!?

— Kial do sinjoro tiel ekmiris? Ĉu ĉe mi, fraŭlino, ne povas esti fianĉo?

Ŝi, fraŭlino?!... Bone?

— Но, kial do! Ĉio okazas... Sed ĉu delonge li estas via fianĉo?...

— La sesan jaron...

Ho-ho! — mi pensas. Nu, ni pretigis la leteron. Tian, mi diros al vi, delikatan kaj aman, ke mi mem, eble, interŝanĝus la lokon kun ĉi-tiu Bolesĉjo, se la korespondantino estus ne Terezo, sed io alia, pli malgranda ol ŝi.

— Jen mi anime dankas vin, sinjoro, pro la komplezo! — diris al mi Terezo salutante. — Eble, ankaŭ mi povas servi al vi per io?

— Ne, mi tre dankas!

— Sed eble, ĉe la sinjoro sur la ĉemizo aŭ sur la pantalono estas truetoj?

Mi sentas, ke ĉi-tiu mastodono en jupo ruĝigis min, kaj mi tre maldelikate diris, ke mi ne bezonas ŝiajn komplezojn.

Ŝi foriris.

Pasis ĉirkaŭ du semajnoj... Vespero. Mi sidas antaŭ la fenestro kaj fajfas, pensante, per kio mi povas forlogi sin de mi? Estas enue, sed la vetero estas malbonega, mi ne volas iri ien, kaj pro la enuo mi okupas min je memanalizo, kiel mi memoras? Ĉi-tio estas ankaŭ sufiĉe enua, sed pli mi nenion volis fari. Estas malfermata la pordo — glor’al Dio — iu venis...

— Ĉu sinjoro studento sin okupas per nenia ekstra afero?

Tereso! Hm...

— Ne... sed kio?

— Mi volus peti la sinjoron ankoraŭ skribi leteron...

— Se vi volas... Al Bolesĉjo?...

— Ne, nun jam de li...

— Ki-io?

— Но, malsaĝa virino! Ne ĝuste mi, sinjoro, diris, pardonu! Nun jam, vidu, estas bezone ne al mi, sed al unu amikino... t. e. ne al amikino, sed... al unu konato... Li mem ne skribas... Li havas fianĉinon, jen kiel mi ankaŭ... Terezo... Tial, eble, sinjoro skribos leteron al tiu Terezo?

Mi rigardas ŝin — ŝia vizaĝo estas konfuzita, la fingroj tremas, ŝi konfuziĝas pro io — kaj... mi konjektas!...

— Jen kio, sinjorino, — mi diras, — neniajn Bolesĉjojn kaj Terezojn vi havas kaj ĉion ĉi-tion vi mensogas. Kaj ĉe mi vi ne profitos, kaj konatiĝi kun vi mi ne volas... Ĉu vi komprenis?

Ŝi subite iel strange ektimis, konfuziĝis, komencis levetadi kaj mallevetadi la piedojn kaj ridinde plaŭdi per la lipoj, dezirante ion diri kaj nenion dirante. Mi atendas, kio el ĉi-tio sekvos, kaj mi vidas kaj mi sentas, ke, ŝajnas, mi malmulte eraris, suspektinte ŝin en la deziro delogi min de la vojoj de la pieco. Ĉi-tie, kiel ŝajnas, estas io alia.

— Sinjoro studento, — komencis ŝi, kaj subite, eksvinginte per la mano krute, sin turnis al la pordo kaj foriris. Mi restis kun tre malbonega sento en animo, mi aŭdas — ŝia pordo ekbatis tre laŭte — ekkoleris, videble, la virinego... Mi malmulte pensis kaj decidis iri al ŝi kaj, vokinte ŝin ĉi-tien, mi skribos al ŝi ĉion, kio estas bezona.

  1. Litero y estas el pola lingvo, en rusa lingvo ĝi estas legata ы.
  2. Verŝoko estas la rusa mezuro de longeco.