Paĝo:Ruslanda Esperantisto - Decembro 1905.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

RUSLANDA ESPERANTISTO

Homaron Vi kreis perfekte kaj bele, Sed ĝi sin dividis batale; Popolo popolon atakas kruele, Frat’ fraton atakas ŝakale. Но, kiu ajn estas Vi, forto mistera, Aŭskultu la voĉon de l’preĝo sincera, Redonu la pacon al la infanaro De Pgranda homaro!

  • * *

La verdan standardon tre alte ni tenos: Ĝi signas la bonon kaj belon. La Forto mistera de l’mondo nin benos Kaj nian atingos ni celon. Ni inter popoloj la murojn detruos, Kaj ili ekkrakos, kaj ili ekbruos Kaj faros por ĉiam, kaj amo, kaj vero Ekreĝos sur tero.

Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali, Por reunuigi l’homaron. Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali, Sed lasu nin venki la baron; Donacu Vi benon al nia laboro, Donacu Vi forton al nia fervoro, Ke ĉiam ni kontraŭ atakoj sovaĝaj Nin tenu kuraĝaj.

Koniĝu la fratoj, plektiĝu la manoj... Antaŭen kun pacaj armiloj! Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj, Ni ĉiuj de Di’ estas filoj. Ni ĉiam memoru pri bon’ de l’homaro Kaj malgraŭ malhelpoj, sen halto kaj staro, A1 frata la celo ni iru obstine Antaŭen, senfine! L. Zamenhof.

Rlm. de l’Redakclo. Tiun ĉi belan poeziaĵon la aŭtoro de Esperanto deklamis, finante sian paroladon en la kunsido, kiu malfermis la 1-an Kongreson de esperantistoj en Boulogne-sur-Mer.


BOLESĈJO.
Rakonto de Maksim Gorjkij.
(1896)

Unu konato unu fojon jen kion rakontis al mi:

— Kiam mi estis en Moskvo studento, al mi okazis loĝi apude kun unu virino el „ĉi tiuj“... ci scias? Ŝi estis polino, ŝia nomo estis Terezo. Tre alta, forta brunulino, kun nigraj, kunkreskiĝintaj brovoj kaj kun vizaĝo granda, maldelikata, kvazaŭ elhakita per hakilo — ŝi timigadis min per besta brilo de ŝiaj mallumaj okuloj, per densa, baseca voĉo, per veturigistaj manieroj, per la tuta ŝia grandega muskolplena figuro de bazara komercistino... Mi loĝis en subtegmento, kaj ŝia pordo estis kontraŭ la mia. Mi, en tiu tempo, neniam malfermis mian pordon, se mi sciis, ke ŝi estas hejme. Sed ĉi-tio, kompreneble, okazis malofte. Iafoje okazadis al mi renkonti ŝin sur la ŝtuparo, sur la korto, kaj ŝi ridetis al mi per rideto, kiun mi opiniis raba kaj cinika. Ne unu fojon mi vidis ŝin malsobra, kun la malklariĝintaj okuloj, diskonfuzita, ridetanta iel aparte malbele... En tiuj okazoj ŝi diradis al mi:

— Estu sana, sinjoro studento! — kaj ŝi malsaĝe ridegis, pligrandigante mian abomenon al ŝi. Mi forveturus el la loĝejo por eviti tiajn renkontojn kaj salutojn, sed mi havis tian ĉarman ĉambreton kun larĝa vidaĵo el la fenestro kaj en ĉi-tiu strato estis tre mallaŭte... Mi toleris.

Kaj subite, unu fojon en mateno, kiam mi kuŝis sur la dormobenko, penante trovi iajn pretekstojn por ne iri aŭskulti lekciojn, — estas malfermata la pordo, kaj ĉi-tiu abomena Terezo krias de la sojlo per baso:

— Estu sana, sinjoro studento!

— Kion vi volas? — mi diris. Mi vidis, — ke ŝia vizaĝo estis konfuzita, peta... La vizaĝo estis neordinara por ŝi.

— Permesu, sinjoro, mi petos vin pri unu afero... Faru ĝin por mi!

Mi kuŝas, silentas kaj pensas: