Paĝo:Słowacki - En Svisujo, 1904, Grabowski.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kaj estas kaj estos malbone sur tero.
Mi tial nur pensas pri unu afero,
Pri loko, por mia malgajo, favora —
Pri lok’, kie flugo nenia spirita
Ekpuŝos je sanga la kor’ disŝirita;
Pri lok’, kie luno ĝis benko aliros,
Irante sur ondo-brueto kun ora;
L’anim’ de l’mistera tiklet’-eksopiros,
Ke ĝi revekiĝos en mi — kaj eliros.