Paĝo:Słowacki - Mazepa, 1912, Grabowski.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
ANTAŬPAROLO

Juljusz Słowacki (Juljuŝ Slovacki), unu el plej grandaj poetoj de Polujo[1], naskiĝis en la jaro 1809 en Krzemieniec (Kŝemjenjec, Volinio). Lia patro, kiu lin orfigis tre frue, estis tie profesoro de liceo, kaj poste, de 1809 ĝis la morto en 1814, profesoro ĉe la Vilna universitato, — lia patrino estis virino neordinare klera, simpatia kaj posedanta altflugan, poezian imagecon, kiun Juljusz heredis de sia naskintino.

Fininte en Vilno la gimnazion kaj la juristan fakultaton de la tiea pola universitato, Slowacki ekloĝis en la jaro 1828 en Varsovio kiel ministeria oficisto, sed jam en la jaro 1831, post la eksplodo de la pola revolucio, li forveturis eksterlanden, kie li pasigis la tutan reston de sia malgaja, malfacila, dornoplena vivo.

En diplomatiaj aferoj li haltis en Drezdeno, Parizo kaj Londono, gastis preskaŭ kvar jarojn en Genevo (1832-36), ĝuante la belecojn de la svisa naturo, vojaĝis poste tra Italujo, Grekujo, Egiptujo kaj Palestino, kaj loĝis dum la lastaj dek jaroj de sia vivo en Parizo, kie li mortis en la jaro 1849, ne revidinte jam la varmege amatan patrujon. — Li ripozas sur la pariza tombejo Montmartre, kie lia patrino starigis modestan monumenton, disfalantan hodiaŭ en rubojn.

La poezia genio vekiĝis en Slowacki tre frue, ankoraŭ kiam li

  1. La tri poeziaj geniuloj: Mickiewicz, Slowacki kaj Krasinski, kompletigante sin reciproke, esprimas plene la spiriton de la pola poezio, dum ĝia plej alta disvolviĝo, en la zenita romantika epoko inter la jaroj 1830 kaj 1848.