Paĝo:Słowacki - Mazepa, 1912, Grabowski.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estis deksesjara junulo, sed la unuaj volumetoj de liaj verkoj aperis en Parizo nur en la jaroj 1832-3. En ili troviĝis ses poeziaj rakontoj (Hugo, Żmija, Bielecki, Monaĥo kaj Lambro) kaj du dramoj (Mindowe kaj Maria Stuart).

En la junecaj poemoj de Slowacki, skribitaj jam per mirinde bela lingvo, kun granda virtuozeco de l’ verso, kaj brilantaj per altfluga poezia fantazio, estas sentebla la influo de la potenca genio de Byron, kiu impresis la senteman animon de la juna poeto, kiel poste sorĉis lin Shakespeare kaj Calderon. Sed tio ne signifas, ke li estis nur ilia talenta imitanto, ĉar ĉio, kion verkis Slowacki, portas la originalan stampon de lia propra genio. «Eĉ semo el fremda trezorejo prenita elkreskas sub lia spiro ĉiam en floron novan, grandiozan, antaŭe neviditan.»

El tiuj junecaj kreaĵoj plej matura estas la tragedio. «Maria Stuart», kiu ĝis hodiaŭ konservis sian scenejan valoron. Oni povas diri, ke la titola heroino estas eĉ pli tragedia, ol la pasiva, senkulpe pereanta «reĝino-sklavino» de la granda Schiller.

La unua verko, kiu impresis pli profunde la samlandanojn de la poeto, kaj precipe la polan junularon, estis la nacia dramo «Kordjan» (1834), kiun sekvas ĉefverkoj jam liberaj de la influo de la brita majstro. Ilin verkis Slowacki dum sia restado en Svisujo, sed pro manko de monrimedoj eldonis unue nur inter la jaroj 1839-40.

Al ili apartenas la grandiozaj dramoj: «Mazepa», «Balladyna», «Lilia Weneda» kaj la fantazia alegoria poemo «Anhelli», verkita per sublima stilo biblia kaj prezentanta la suferojn de la pola nacio; fine la belega, el ĉielarkaj koloroj kaj sunradioj teksita poemo «En Svisujo», kiu estas poezia konfeso, rekreanta realaĵon, de l’ poeto travivitan, sed refanditan en perlon de poezio[1].

En Genevo la poeto ekkonis la polan familion Wodzinski, en kies societo li faris ekskursojn, dum kiuj, meze de ĉarmaj naturbildoj, inter li kaj fraŭlino Marja W. komenciĝis ama idilio,

  1. «En Svisujo» aperis esperante en «Lingvo Internacia» poste en «Kondukanto-Antologio» (Hachette).