Paĝo:Słowacki - Mazepa, 1912, Grabowski.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
VII
ANTAŬPAROLO

interrompita, kiam gesinjoroj W. kun sia filino subite forlasis Svisujon. — En la poemo la potenca fantazio de 1’ poeto prezentas en belegaj bildoj unue, kion li vidis kaj sentis per sia imageco dum tiuj feliĉegaj horoj, kaj kieł « Post ŝia forflugo, post sonĝo la ora » funebre plendis lia dolorŝirata animo.

Siajn impresojn el la orientlanda vojaĝo Słowacki enkorpigis interalie en la granda poemo : « VojaĝO orienten », en la himno « Mi malĝojas, Sinjoro » kiu estas vera perło de la pola liriko, kaj en la korskuanta rakonto « Patro de pestuloj »2. Plue li verkas la dramojn : « Beatrix Cenci », « Qra Kranio » kaj aliajn post lia morto eldonitajn. Dum la vivo de 1’ poeto aperas en la jaro 1841 la poemo « Bieniowski », oktavrima satira verko, enhavanta altpoeziajn scenojn kaj pentfaĵojn, kaj vipanta la kontraŭulojn per sprito kaj ironio.

En la lasta periodo de sia poezia kreado Słowacki fariĝis mistikylo, kion pruvas ankaŭ lia oktavrima, granda historiozofia rapsodo « Reĝo-Spirito », kies unuan parton li eldonis en la jaro 1847.

La dramon « Mazepa » Słowacki verkis unue en la jaro 1834 dum sia restado en Svisujo, sed forbruliginte la unuan manuskripton, li post kelke da jaroj kreis ĝin denove kaj eldonis unue en la jaro 1840.

La titola heroo estas figuro tre populara en la eŭropa literaturo (će Byron, Puŝkin, Viktor Hugo kaj aliaj). Ce Słowacki Mazepa aperas ne kieł grava historia persono, hetmano de Ukraino, sed ankoraŭ kieł facilanima reĝa paĝio, kiun (laŭ Memoraĵoj de la pola kronikisto Pasek), la ĵaluza pro sia edzino grandsinjoro puniś per maniero originala kaj terura3.

Apud la perversa virin-delogisto, kiu malkovras fine koron sinceran, bonan, kavaliran, kompateman por fremda malfelićo, kaj kiŭ, riśkante la propran vivon, venĝas la malhońorigitajn

1. «Mi malĝojas, Sinjoro » aperis esperante en « Nova Antologio » (eldono de « Pola Esperanlisto »).

2. « Patro de pestuloj » estis presita esperante en « Lingvo Internacia ».

3. La historiajn datojn vidu en « Klarigoj » će la fino de tiu ći libro.