Paĝo:Słowacki - Mazepa, 1912, Grabowski.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
VIII
ANTAŬPAROLO

mortintojn, ni trovas en la dramo de Słowacki du aliajn belajn karakterojn : de la juna vojevodedzino Amelia kaj de śia duonfilo Zbigniew. Krom tio la dramo prezentas du poeziplenajn rilatojn: de senespera, fatala amo inter Amelia kaj Zbigniew, kaj de amikeco, liganta la konsumatan de interna ardo, śajne indiferentan, sed eksplodeman vojevodidon kun la ventkapa, sed jam pli vivosperta, kavalira kozakofilo.

Kiam en la trankvilan grandsinjoran hejmon de la Vojevodo venas gaste kun sia sekvantaro la reĝo Jan Kazimir, prezentita de l’ poeto, kieł cinika, voluptema, malica hipokritulo1, — tiam la fiera Vojevodo akceplas lin grandioze kaj estas por sia reĝa gasło la piej humila servislo; sed kiam la vojevodo ekvidas, ke la gastoj alakas lian edzan honoron, tiam li ribelas, fariĝas laŭ tiutempaj moroj terura « kuracisto de sia honoro », furiozas, kąj, blindigite de kolerego, ardante per venĝemo, li, kieł la antikva senkompata latało, frakasas kruele la vivon de siaj senkulpe suferantaj viktimoj, por linę mem faliĝi sur la rubojn de sia hejmo.

Kvankam la poeto, sekvante sian poezian inspiron, ne atentis diversajn formulojn por laŭregule konstruota klasika dramo, kaj tial « Mazepa » estis multe kritikata, tamen tiu 6i tragedio kieł tutajo prezentas vere grandiozan konstruon. Giaj belegaj scenoj jen brilas per sprito, jen kortuśas per lirikeco, jen rigidas la sangon per teruro. La scenejo, komence serena kieł priritempa suną mateno, kovriĝas fine per nigra nubego plena de frakasantaj fulmobatoj. Sed tiuj belecoj de la verko brilas tutę kaj plene nurdumlateatra prezentado; car «Mazepa » respondas alćiuj postuloj de la sceneja arto:

La dramo posedas riĉan, komplikitan, subite turniĝantan intrigon, altgrade draman dialogon, kaj eksterordinare vivoplenan, kieł montara torento nehaltigite antaŭenfluantan agadon, sur kies fono reliefe desegniĝas la agantaj personoj. — Dank’ al tiuj ći ecoj la tragedio « Mazepa » estas sur la polaj scenejoj unu el piej valoraj ornamoj de la klasika repertuaro.

1. Komparu la klarigojn.