Paĝo:SAT - Proletaria Kantaro, 1924.pdf/64

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Se pro ideo kune pereas
Patro, fratino, filo kaj frat’ —
Hej, Lodzanaro! per sangomaro
Disrompu ĉenojn de la popol’;
Kune leviĝu, laboristaro:
Falintojn venĝi jam venis hor’!

Se multaj anoj el nia aro
Mortis en turmoj[1], en Siberi’ —
Nova leviĝu batalantaro,
Eksonu vok’ de l’ revoluci’!
Pro la falintoj en mortbatalo,
Ofendoj, kiujn suferis ni,
Venĝon ni ĵuru — kaj kvazaŭ maro —
For superforton el histori’!
Hej! Lodzanaro! per sangomaro
Falintojn venĝi jam venis hor’,
Kune leviĝu, laboristaro,
Ĉar estas tempo… jam venis hor’!

|}

Zygmunt Ból (Zigismondo Doloro)


23. „Ventegoj hurlu ĉirkaŭ ni“
Pola

  1. Rusa Karcero (tjurma).