Paĝo:Sadoveanu - Nobela Peko, 1929, Morariu.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Tie oni ne vidas proksime blupintajn montojn, leviĝantajn kun la suproj en la ĉielon, eĉ ne maljunajn arbaregojn kun malmildaj kaj eternaj kantoj, nek la kukolo kantas al ni bonŝance, kiam torentoj kuras ŝaŭme rondsaltantaj sur la ŝtupoj de l’ deklivoj, kiam la herbejoj pleniĝas per floroj kaj kantistaj gastoj. Tie oni aŭdas dumvintre la muĝegon de la neĝblova nordvento en dezerto senfina, sur neĝa senlimo, sub kiuj kuŝas, malgajaj kaj maloftaj, vilaĝoj disĵetitaj en la vasto. Kaj somere ĉu nuda tero estas videbla, ĉu grandaj kampoj, sur kiujn la suno verŝas fanditan oron, — kie la homoj pene laboras, kurbiĝintaj, kvazaŭ sub ŝarĝoj dolore pezaj. Tamen, en ĉi tiuj lokoj avaraj je kutima beleco, mi sentis la frostotremon de l’ senfina horizonto, kiam la ĉevalo min portis laŭ agloflugo sur senvoja vasto, kaj la melankolio de l’ vesperkrepuskoj trapenetris min per la profunda mistero de l’ nekono de maro senlima. Kaj iom post iom, dank’ al la junaĝo kaj dank’ al la deziro, mi ekvidis nekonjektitajn belecojn.

Mi ĉiam vekiĝis matene, kiam la suno, ruĝa kiel sango, flamatingis la fenestrojn. Vestinte min, mi rapide eliris. La ĉevalo atendis min ĉe la ŝtuparo, apud la akacioj gardantaj la domon, nian palacon, kiel nomis ĝin paĉjo, Dio lin pardonu. La malproksimon vualis vaporo; alaŭdoj kantis super niaj kampoj. Mi forrajdis kun la administranto, malgrandulo kun boraj okuloj, kun longa liphararo. Malmulte mi parolis kun li, mi tute ne ŝatis lin. La ĉevaloj trotis obtuze sur la polva vojo, dum la kapturniga trilado de l’ alaŭdoj, tremigantaj melodiajn voĉkaskadojn en la lumo de la altoj. La senfina kampo graveda je pano, ektremis pro bloveto de l’ matena vento, mallumiĝante en terkavetoj, ore brilante ĉe la valrandoj. Kaj ni pasis tra la herbosulkoj malsekaj de