Paĝo:Sadoveanu - Nobela Peko, 1929, Morariu.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

roso, tra la armeo de silentaj rikoltantoj, — dum miaj pensoj vagadis fore…

Dum la tago regis sufoka varmego. Ni ripozis ie, en la ombro; mi soifis kaj ne havis akvon; mi rigardis la rondturnajn makulojn de l’ varmego, kaj miaj okuloj fiksiĝis malproksimen, en la nekonatan vaston, — kaj dum tiuj momentoj mi tiel enuis kaj sentis min tiel sola, — kaj mi demandis min: kial mi vivas ankoraŭ?

Kiam vesperiĝis, por iel pasigi la tempon, mi rajdis al unu el tiuj etaj, ruĝaj stacidomoj en bukedoj de akacioj, laŭlonge de l’ fervojo rekta, senfina. De tempo al tempo mi rekontis solecan drinkejon, kie, dum maloftaj intertempoj, aŭdiĝis voĉĥaoso tuj poste mortkovrita de la profunda silento de l’ dezerto. Poste mi atingis la stacidomon, mi atendis vagonaron venintan de malproksime kaj pluenpasantan en la nebulan malproksimon de l’ oriento. Ĉe iu fenestro, meze de verdaĵo kovranta la muron, montriĝis virina kapo ornamita kiel dum festotago; la oficistoj malrapide moviĝis, interŝanĝis salutojn kun la konatoj; la maŝino spirblovis, foriris; la stacidomo restis eta kaj forlasita en la vesperkrepuska paco. Mi ekrajdis en monotona troto, enpensiĝinte; la silento de l’ dezerto ĉirkaŭvolvis min de ĉiuloke, la ombro konkeris la kampojn kvazaŭ ondaro invadanta el oriento, kaj de temp’ al tempo fervoja dometo signosonis malgaje, preskaŭ plore, en la vasto: lang-ling!

La suno, delonge subirinta ĉe la griza okcidento, sendis ankoraŭ rozkolorajn brilojn supren, al la senmovaj nuboj, en la alto. En la kreskanta mallumo estis rimarkeblaj malproksimaj vilaĝoj, unue pro fumetoj, poste pro lumoj perdiĝantaj en la nokto kiel lampiroj sur vasto senranda, kiuj de iom da tempo kunmiksiĝis kun la briletantaj steloj de l’ horizonto.