Paĝo:Sadoveanu - Nobela Peko, 1929, Morariu.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kaj mi malgaje kuŝiĝis en la dezerta domo, nesciante kion fari; mi ne povis legi, ne povis skribi, terura enuo pezpremis min.

Dragomiro, la administranto, kun siaj etaj okuloj bore rigardis min, kvazaŭ li estus leganta en la profundo de mia animo kelkfoje; tordetante sian liphararon, li komprenigis al mi per rideto, ke por juna nobelo, kia mi, ekzistas kuracilo kontraŭ la enuo.

„Nu, estus eble… ne koleru… Ĉi-loke, ĉe ni, oni povas trovi viglan virineton, aŭ belan knabinon… Hm!“ kaj li fikse rigardis min. Sed la administranto ne plaĉis al mi kaj mi neniel volis, ke li ekkonu miajn sekretojn kaj malfortecojn. Mi forsendis lin per kelkaj vortoj kaj mi atendis. Sed tio, kion mi atendis, malfruis, kaj la enuo ĉiam pli kaj pli malserenigis mian animon.

Tamen, iun tagon, subite kaptis mian atenton parolo de Dragomiro:

„Ĉasaĵo kia en Jezer, nenie estas en la mondo…“

Mi ĝoje turnis min al li. Almenaŭ mi havis novan amuzon.

„Kion vi diras, Dragomiro?…“

„Mi parolas pri Jezer… Karulo-karuleto! kia ĉasaĵo estas tie! Via hararo leviĝos sur la kapsupro…“

„Sciu, ke mi iros tien por ĉasi…“

La okuloj de Dragomiro ekbrilis. Li ĝojis, ke li restos sola kaj povos denove agi laŭ sia plaĉo. Li rakontis al mi aron da mirindaĵoj pri Jezer — mi opiniis, ke li ne finos. Kaj tutan nokton mi pensadis pri la plezuro de ĉaso en la marĉejo de la Danubo, kaj duan tagon mi decidiĝis tien rapidi sur la ĉevalo, kun la pafilo.

Jene komenciĝis miaj rajdvizitoj al Jezer.

La unua ĉaso restis tute senfrukta. Mi lasis la ĉevalon ĉe la drinkejo, rande de la vilaĝo, kaj mi iris mal-