Paĝo:Sadoveanu - Nobela Peko, 1929, Morariu.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

supren al la akvo, proksime al la fervoja linio. La blanka reto de l’ ferponto etendiĝis malproksimen, aliflanken, trans la marĉon. En la marĉo plena de verdaj kreskaĵoj staradis la ĉevaloj ĝisbruste kovritaj, malvigle maĉante la verdaĵon, kiu en sennombroj fasketoj naĝis sur la supro. Pli ene, post tiuj marĉlagoj akvomankaj subite montriĝis grandaj arbejoj kun maljunaj salikaroj, kiuj enkadris larĝajn kaj profundajn lagojn. Mi iradis kun la pafilo enmane, kun okuloj fiksitaj je ĉi arbaroj malsekaj, plenaj de mallumo kaj sovaĝaĵoj, kun orelo streĉe atenta pri la plaŭdo de la ondoj, pri l’ susuro de la salikfoliaro. Jen mi vidis anasaron en flugo rapida, jen mi vidis galinagojn kun pezeca flugilfrapo super la kanpenikaro, poste mi aŭdis la kriojn de l’ tetroj kaj fulikoj, sed mi estis tro malproksime de ili. Mi komprenis, ke mi bezonas kamaradon, ĉasiston tiulokan, boaton, kiu portu min al la birdpasejoj kaj kaŝlokoj. Kaj mi lasis la ĉasaĵon senĝene ŝtelflugi sur la surfaco de la lago, kaj leviĝi en longaj anguloj sur la ruĝon sunsubiran. Kun animo plena de la ĉirkaŭa beleco, miloj da strangaj voĉoj de la vespera krepusko en la marĉolagoj, mirindaj kolorludoj de l’ akvo sub la radioj adiaŭe briletantaj, — mi vagadis dumlonge, hazarde, sen certa celo.

Kiam mi revenis, la drinkejestro rigardis kun la angulo de sia okulo al mia malplena tornistro.

»Nu, mi vidas, ke vi nenion kaptis…“

„Mi ne havis boaton…“

„Nek boaton, sinjoro, nek homon konanta la lokojn… Se vi deziras ankoraŭfoje veni al ni, mi instruos al vi, kion vi devas fari… Ĉu vi scias ion? Diru al mi… nur vorteton! nenion pli, kaj mi sciigos Marenon… Vi do volas nepre ĉasiri?“