Paĝo:Sadoveanu - Nobela Peko, 1929, Morariu.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

„Nature, ke jes.“

„Tiam diru nur vorteton al mi, kaj mi sciigos Marenon… Tiu ĉi, sinjoro, estas granda ĉasisto… Kaj ne nur ĉasisto, — ankaŭ fiŝisto, sinjoro, mi diras al vi… Kune kun li, vi iru ĉasi, kaj poste parolu!“

La drinkejestro parolis al mi entuziasme, fiere pri Jezer kaj Mareno.

„Bone, tiam ĉe mia denova veno mi vokos ankaŭ Marenon…“

„Aŭskultu, sinjoro,“ diris rapide la drinkejestro, kun okuloj suprenlevitaj, kaj kun unu fingro antaŭe, kvazaŭ li volus rememori ion, „aŭskultu!… ni vokos lin kaj vi interkompreniĝos per du vortoj… Vi honorkompensos lin per brando, sinjoro… Unu glaseto, du, tri, kiom vi bonvolos… kaj la negoco estos kontraktita! mi diras al vi, je mia honoro! Mi, sinjoro, mi estis kaporalo en la armeo, ĉe la artilerio!… Mi nomiĝas Sando Popescu[1]!“

Kaj li rigardis min subite eksilentinte, kun la mentono sur la brusto, kvazaŭ li volus pli bone vidi mian ekmiron. Poste li ridetis kaj alkaresis per sola fingro, la montra de la dekstra mano, la mallongan liphararon nigran, ŝajne desegnitan per karbo sur la ruĝebruna kaj plenvanga vizaĝo. Li rigardis min per la etaj, gajaj okuloj.

„La afero estas preskaŭ aranĝita!… Do kiam vi venos al ni?“

„Jam morgaŭ… Nur vi pretigu al mi bonan manĝaĵon…“

„Ne havu zorgon! Mi ja igos la edzinon buĉi kokinon,

sinjoro… Mi havas ankaŭ bovinon, sinjoro! Je mia

  1. Elparolu Popesku.