Paĝo:Sadoveanu - Nobela Peko, 1929, Morariu.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

honoro! Mi estis kaporalo ĉe la artilerio! Mirindan manĝaĵon mi pretigos al vi… La afero estas do decidita… Kian manĝaĵon vi ŝatas?“

Kaj li denove rigardis min, ridetante, kun la mentono sur la brusto. Poste li salte ekmoviĝis kun fingro tenita supre.

„Jen! bonan rostaĵon kaj ĉio finita! kaj ĉorbon[1]! Supon kaj rostaĵon! Jen! Kaj mi vokos Marenon kaj la afero estas finita! Je mia honoro!…“

Kaj li restis antaŭ la drinkejo, kun la manoj surtalie, kun la larĝaj tolpantalonoj kvazaŭ ŝvelitaj de ventblovo, kontente rigardante post mi, dum mi rapide foriĝis sur mia Korvo, malaperante en la ombroj de Baragan, al la forviŝita sunsubiro preskaŭ senkolora.

La sekvintan tagon, frue, kiam mi deĉevaliĝis, Sando elrapidis tra la pordo de l’ drinkejo, kvazaŭ puŝita de iu, kaj li kriis, al etulo, kiu rostumis sin ĉe la suno:

„Etulo-uleto! kuru al Oĉjo Mareno!“

Dum li kondukis mian ĉevalon en la stalon, dum li kriordonis al la edzino: „U! Ana, moviĝu! buĉu la kolorplumulon“, dum li eniris, amike ridetante, en la malaltan, fumoplenan ĉambreton, — Mareno, la pafisto, alvenis, kun la knabo kvazaŭ ĉevalido post si.

„Jen estas li!“ diris fiere Sando, etendante sian manon al la viro.

La pafisto, malaltulo, kun tre larĝaj ŝultroj, seka vizaĝo, kiun malheligis barbo maldensa, hirta, rigardis min sen palpebrumo, sen rideto, per du okuloj rondaj, verdaj. Per la dekstra mano li tenis ĉe la tublito la pafilon pendigitan sur la ŝultro, kaj la granda, nigra mano, kun

longaj fingroj ostaj, nodecaj, ŝajnis al mi terura.

  1. Supo kun acida suko kaj pecetoj da viando.