Paĝo:Sadoveanu - Nobela Peko, 1929, Morariu.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Mi ridetis:

„Ĉu vi estas Mareno?…“ Poste mi ne plu sciis kion diri al li. „Kion vi kutimas?“

„Brandon, glaseto da brando sufiĉas al mi“, diris li mallaŭte, kun mola kaj malalta voĉo.

„Unu glaseto, du, kiom vi bonvolos“ parolis kun rideto Sando Popescu, frotadante siajn manojn.

La pafisto silentis dum momento, rigardante la teron, poste li fiksis siajn rondajn okulojn je mi:

„Ĉu vi estas la nobelo el Sărăţeni[1]?“

„Jes!“ interkriis subite la drinkejestro; „nobelo Niĉjo!“ Kaj li zorgeme metis sur la tablon tri glasetojn da brando. La ĉasisto malrapide sorbis la trinkaĵon, kun okuloj duone fermitaj. Li rimetis la glaseton kaj viŝis sian hirtan lipharon.

Poste li denove ekparolis kun sia laca voĉo:

„Mi aŭdis, ke en Sărăţeni la kamparanoj pli bone vivas…“

Sando ne lasis min respondi. Li rapide altenlevis la dekstran montrofingron:

„Kiel? bonege! Tie, kvazaŭ en la sino de Abrahamo! Mi tion diras al vi, Oĉjo Mareno, je mia honoro!“

La viro kapbalancis. La drinkejestro enmanigis al li la duan glaseton. Li ankaŭ tiun ĉi elsorbis malrapide. Poste li serĉadis en la zona ujo. Li kraĉis kun abomeno kaj murmuretis:

„Ne estas!…“

„Kio?“

„Tabako! tabako!“ kriis Sando. „Lasu, ĉar nobelo Niĉjo donos al vi pakaĵeton!… Tiu estas nobelo; ververe! Kaj ĉu vi vidis, kian ĉevalon li havas? Flugulon, Oĉjo

Mareno!…“

  1. Elparolu Saracénj.