Paĝo:Sadoveanu - Nobela Peko, 1929, Morariu.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La ĉasisto malligis la tabakujon kaj elprenis nigran pipon el la bota piedingo. Li blovis kelkfoje forte en la tubon kaj albatis ĝin ĉe ĝia kapo al la tablorando.

Subite li laŭte ekparolis, etendante al mi la maldekstran manon grandan kaj nigran.

„Ne! Ĉe ni ne plu estas eble, ke oni povu ekzisti! Min malriĉigis la formortinta nobelo, kaj kiu nun venis, eĉ pli enfundigis min en la mizeron… Al mi restis nur la domo — kaj la pafilo…“

Ŝajnis, ke en lia voĉo sonas malmilda stertoro dolora. La verdajn okulojn min rigardantajn trapasis ekbrilo.

La drinkejestro okulsignis al mi kaj tusis. Poste li ekprenis la pafilon de Mareno kaj etendis ĝin al mi:

„Vi, moŝto, posedas centran fajron! Mi tuj ekvidis! mi estis kaporalo ĉe la artilerio… Oĉjo Mareno havas alispecan, malnovan… Sed bonan pafilon… ĉu vi scias, kiel ĝi pafas?“

„Se ĝi ne estus bona, ĝi ne estus daŭrinta ĝis nun!“ diris denove, molvoĉe, subite trankviliĝinte la ĉasisto, plenŝtopante sian pipon per tabako.

„Tiel estas, li pravas!“ kriis Sando Popescu. „Sed ankoraŭ glaseton da brando, — kion vi diras, Oĉjo Mareno?“

Mareno maljese kapbalancis kaj surŝultrigis la pafilon.

„Ne, sufiĉas al mi, nun ni iros… Subiras la suno…“

Ni ekiris al Jezer, dume Sando dorse akompanis nin per siaj okuloj kun la manoj sur la talio, kun rideto sur la lipoj.

Dum la tuta vojo, ĝis la marĉlago, Mareno nenion diris. Li laŭte en- kaj elspiris la pipfumon, kun la rondaj okuloj fiksitaj antaŭen, eligante bluajn fumrondojn, kiuj altiĝis ĝis lia ĉapelo — verdiĝinta de pluvo kaj tempo — kaj fandiĝis dum momento en la brilan aeron. Li iris kviete, la grandaj botoj, kun la piedingoj ĝis la genuoj,