Paĝo:Sadoveanu - Nobela Peko, 1929, Morariu.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sonis laŭte sur la malmola tero, dufoje ĉiu boto; unue la kalkanumo, poste la dika plando. La larĝaj pantalonoj el helruĝa lano, la nigra jako, surhavis grandajn makulojn de sango kaj grasaĵo; la fiŝoskvamoj gluiĝintaj ĉe la vestfaldoj verdete brilis en la oblikva sunradiaro.

Ni malsupreniris rekte en la marĉon. La disaj dometoj de l’ vilaĝo, kun lumvualoj, forrestis de ni, pentritaj sur la serena horizonto. Ene de senmova lageto, en koto, inter rompitaj junkoj, montriĝis boato, nigra de gudro, alligita per dika ŝnurego al paliseto pike fiksita en la argilan bordon.

„Jen mia boato!“ aŭdigis subite la ĉasisto. „Pli ene estas la kaŝejo de l’ remiloj… Kaj rigardu, tie, sur la bordo, inter salikoj, super la arbetejo de l’ marĉo, mia dometo… Tiom ankoraŭ restis al mi!…“

Kaj li rigardis min malserene, kun sia dolorstertoro vekiĝanta en la voĉo.

La viro plaĉis al mi, kvankam li parolis tiom malmulte kaj rigardis min tiel strange. El lia tuta kolerema mieno, el lia profunda voĉo, estis rimarkeble, ke li trapasis dolorajn vivuraganojn. La ĉagrenoj fosis sulkojn sur lian vizaĝon kaj sekigis lian parolfonton. Kaj rigardante lin, mi pensis pri liaj vortoj, pri „la maljuna nobelo", pri la nova, pri la uragano eble katene retenita en la fundo de l’ animo, de kie malfacile eliĝis la maldolĉaj vortoj: „Tiom ankoraŭ restis al mi! la dometo kaj la pafilo!“

Kaj mi volis diri al li konsolan vorton. Sed li turnis al mi siajn rondajn okulojn kaj diris fortvoĉe, vigliĝinte:

„Haj, moŝto! enboatiĝu! Mi prenos la remilojn kaj ni ekveturos…“

Ni ekveturis per la boato kaj ni malrapide eniris la verdejon. El la vilaĝo venis longesonaj brutoblekoj, moltona sono de kolsonoriloj, kaj homaj voĉoj tiel klaraj, ke