Paĝo:Sadoveanu - Nobela Peko, 1929, Morariu.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ŝajnis, ke oni parolas proksime de ni, ie en la marĉo. Poste, iom post iom, la bruo formortis — kaj ni boatiris tra mallarĝaj pasejoj, inter la kanoj treme susurantaj en la ora sunbrilo. De temp’ al tempo ekplaŭdis la akvo, tuj poste sonmortante; proksime de ni nigra ombro pasis tra lumostrio kaj la pafisto turnis sian vizaĝon al mi:

„Fuliko…“

Kaj ni denove pasis kaŝe en silento, dum iom da tempo. Poste, neatendite akra „mikmik“ skuvekis min el la trankvilo min konkerinta, flugilfrapo sonis, kaj la anaso supreniĝis sage flugante super la duberuĝa kanpenikejo, ekster la pafdistanco de la pafilo.

Post tio ni pluboatis kviete kaj pasis sub foliarkaĵon de granda salikejo.

La suno komencis malaperi, ora polvo filtriĝis tra la verda laŭbo kaj tremis en lumfloroj sur la senmova kaj malluma akvotolo. La kunplektiĝinta branĉaro formis nigrajn volbojn, sub kiuj ni pasis en senfina trankvilo, lasante vojeton de ŝtala skvamaro post la boato.

Kaj ni haltis inter du kavaj salikoj, ŝirmitaj, kvazaŭ de ombrelo, per densa branĉaro klininta sin ĝis la supraĵo de la marĉlago. Ni havis antaŭ ni gigantan spegulegon, kie la suno ruliĝis en fajronesto, inter du kanmuroj, malpeze balancantaj la pintaron pro bloveto apenaŭ sentebla.

Mareno frotis fajroŝtonon kaj ekbruligis la pipon, poste per disaj fingroj li rastis la grizan hararon post la orelojn.

Mi preparis la pafilon; malrapide mi retiris la ĉanojn, kiuj ambaŭ frapetis dufoje.

Nun la suno verŝis sangajn ondojn, malaperis ĉe la horizonto. Fuliko estis videbla, kun idaro post si, en la alia parto de la marĉolageto, en la kanejo.