Paĝo:Sadoveanu - Nobela Peko, 1929, Morariu.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

„Ni havas ankoraŭ tempon!“ diris Mareno, turnante al mi sian egalmienan vizaĝon. „Nun subiras la suno…“ Kaj li trankvile sorbfumadis sian pipon.

Oĉjo Maren’, flustris mi, emante iom konsoli lin.

„Ej?…“

„Ĉu vi multe suferis ĉe la malnova mastro, kiu mortis?…“

Li levis al mi la verdajn, rondajn okulojn, kaj elprenis la pipon el sia buŝo.

„Mi suferis pacience“, diris li milde… „Sed ĉu mi povos ankoraŭ toleri ĉe tiu ĉi nova? — Kaj li demandis min per la okuloj. — Dank’ al la maljuna forvaporiĝis tiu eraĵo, kiun mi penplene ŝparetis, kaj dank’ al li estis enterigita mia edzino!…“

Kaj li rigardis min kruele, preskaŭ dentgrincante. En la verdaj okuloj ludis akvaj radioj. La maldekstra, nigra, nodeca mano leviĝis al mi.

Li volis ankoraŭ diri ion, sed la okuloj subite leviĝis brile kaj la manoj ekpremis la pafilon. Muĝo, kiel vento, pasis supre. Rotego da anasoj aperis super ni.

La pafilo ektondris, plenigante kun profundaj sonoj la maljunajn salikarbarojn. Akraj, miraj tetrokrioj respondis el la kanejo, kelkaj anasoj peze falis kun ruĝaj gutoj sur la akvon, dum la roto, kvazaŭ puŝpelita de uragano, subite turnis sin, altenleviĝis, malaperis super la arbetejo.

2.

El la silentado aŭ el la ŝirita, avara parolo de l’ ĉasisto, mi ne povis kompreni multon. Kaj Sando, la drinkejestro, parolis tro multe kaj kion mi volis ekscii, tion li aŭ ne povis diri al mi, aŭ li ŝajnigis, ke li ne komprenas. Kaj li antaŭeniris min per sia multa parolo, ridetis al mi, amike etendis la fingron, albrustigante la mentonon, ĵuradis je honoro, kaj kriadis, ke li estis kaporalo ĉe la