Paĝo:Sadoveanu - Nobela Peko, 1929, Morariu.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ANTAŬPAROLO

Mihail Sadoveanu naskiĝis en Pascani[1] (Rumanujo) en la jaro 1880. Estinta deputito; membro de la Akademio Rumana.

Sadoveanu longe studadis la fremdajn literaturojn, li eĉ multe tradukis el la franca literaturo, interalie „Rakontojn" de Maupassant — en lingvaĵo egale majstra al la originala — tamen li ne lasis sin influi de fremda efiko.

Sendube Sadoveanu estas la plej forta kaj valorplena nuntempa prozisto rumana, posedanta riĉan verkarton, fluan talenton, en la plej bela kaj originala lingvo rumana.

Kiel potenca prikantisto de la rumana pasinto, kiun li amas, kiel kverko sian radikon, kaj pentristo de la rumana tero kun riĉaj linioj kaj koloroj, Sadoveanu estas unu el tiuj, kiuj antaŭ la akademia eternigo jam akiris senmortecon ĉe la publiko lin adoranta.

Dum la tradukado de liaj noveloj en mia animo klare resonas la vortoj de lia akcepta parolado farita ĉe la eniro en la Akademion, kiam li emocie menciis la popolan poezion, kies riĉaĵoj nutras lian inspiron jam de pli ol dudek jaroj: „…la estinto pulsas en mi kiel la sango de l’ forpasintoj; …mi sentas min kverko kun

mil kaj mil radikoj eniĝintaj en la teron de mia nacio…“

  1. Elparolu Paŝkanj.