Paĝo:Sadoveanu - Nobela Peko, 1929, Morariu.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Sadoveanu rimarkiĝas kiel la plej fekunda kulturanto de la rumana prozo. El lia multnombra verkaro ni mencias: historian romanon „La falkoj“; serion da novelaroj: „Sufokitaj doloroj“ , „Rakontoj el la milito“, „La drinkejo de Oĉjo Precu[1]“, „Festaj rakontoj“, „La rememoroj de kaporalo Georgica“, „Homoj kaj lokoj“, „La tombo de infano“, „Ĉe ni en Viiŝoara“, „Malnova historio“, „La kanto de l’ memoro“, „Vesperaj rakontoj“, „Folioj en uragano“, „La akvo de l’ mortintoj“, „La notoj de Nikolao Manea“, „Aŭtuna foliaro“, romanojn: „Rifuĝa epoko“, „Velkanta floro“, „Fraŭlino Margareto“ kaj „Venis muelilo sur la Siret“.

Liaj rakontoj kaj skizoj el la popola kaj soldata vivo, same liaj romanoj respegulantaj diversajn mediojn de la socio, lasas nin supozi, ke tiu ĉi lerta prozisto intencas pripentri la plenan bildon de la rumana socio.

En la novelo „Nobela peko“ la plumo de l’ verkisto majstre revivigas la marĉan regionon kun la sunleviĝoj kaj sunsubiroj, vasta kanejo, birdaro kaj fiŝoj… kaj tiu ĉi vivo revekita de la verkisto, kvazaŭ ronda striaro sur la akvo, fine iĝas brila kaj trankvila spegulo, klare montranta al ni la malnovepokajn nobelon kaj popolanojn, en la kadro de emociiga vivodramo.

La skizo „En Arbaro Petriŝor“ priskribas kortuŝan agonion de mortevundita kapreolino, en la mistika mondo de l’ arbaro vibranta de mil vivenergioj. Pri tiu ĉi skizo trafe diris profesoro Nikolao Iorga[2], la konata historiisto kaj literatura kritikisto rumana: „Ĉi tiu novelo posedas poezion kiel eble puran kaj indan por stari samvice kun la plej bonaj verkaĵoj verkitaj de homa mano

— kiu ofte mortigas — pri la doloro de l’ estaĵoj nur

  1. Elparolu Preku.
  2. Elparolu Jorga.