Paĝo:Sadoveanu - Nobela Peko, 1929, Morariu.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

paroli ne povantaj por plendi…“ Pri la traduko de la skizo sinjoro Petro Stojan, L. K., skribas: „La belstila ,Petriŝora Arbaro‘ estas unu el la plej belaj juveletoj de la Esperanta literaturo; en ĝi estas atingita la plej alta punkto de la stila perfekteco.“

La lasta tradukaĵo de la volumo „La Sciigantoj“ pentras ĉarman popolan kutimon kristnaskan. —

Tie ĉi mi esprimas sinceran dankon al samideanoj A. Ĉe, S. Prager kaj H. Harabaĝiu afable trarigardintaj la manuskripton kaj helpintaj min per teknikaj konsiloj, precipe ĉe la esperantigo de l’ ornitologiaj nomoj. Ne malpli danka mi estas al sinjoro D-ro Dietterle, la gvidanto de l’ „Internacia Mondliteraturo“, kiu okaze de nunjara paska konferenco en Praha afable esprimis la deziron, ke ĉe „Internacia Mondliteraturo" ankaŭ la rumana literaturo estu reprezentata kaj honorigis min per la komisio de la traduko. C luj, en Septembro 1927. Tiberio Morariu. TEKNIKAJ RIMARKOJ DE L A TRADUKINTO La antaŭnomoj estas aŭ nur simple transskribitaj fonetike, — ekzemple Chiva = Kiva — aŭ ili estas tute esperantigitaj, kie tio montriĝis preferinda, ekz. Niculita = Niĉjo. Familiaj nomoj — memkompreneble — restis netuŝitaj. Fonetike mi transskribis ankaŭ propran nomon „Iezer“ = Jezer, ĉar la tro ofta ripetiĝo de la originala formo en la esperanta teksto estus konstante geninta la leganton. Elparolo, prononco de fremdaj vortoj, kie ili diferencas de la esperantaj elparolo kaj prononco, estas speciale signitaj en piednotoj.

8