Saltu al enhavo

Paĝo:San Millán - Mia Poezio, 1932.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kaj kiam apud la virino bela
plezure mi forsaltis de la selo
de ŝia la okul’, palblua stelo,
el la feliĉ’ eterna kaj ĉiela,
al mi tuj venis lumradio hela.

Ĉu bona, ĉu malbona la vetero,
ŝi min atendis ĉiam, kaj bonkora,
naive gaja, dolĉe bonhumora,
ĝentile per pasia maniero
salutis min per voĉo belsonora.

Alvenon mian per ridet’ ŝi festis
kaj regis la gajec’ dum ni kunestis
—gajec’ de l’ juna karakter’ konfida—,
tre longan tempon apud ŝi mi restis,
sed ju pli dolĉa temp’, des pli rapida.

Forflugis kiel vento hor’ post horo,
neniam ŝi kaj mi eĉ konis tedon,
ĉar kvazaŭ estis nia am’ adoro ;
en ŝia man’ progresis artlaboro,
dum faris mi por ŝi la florbukedon.

Ni, konfidemaj, ĝuis estantecon :
kreskaĵajn bonodorojn tre balzamajn,
ĉielon bluan, sunradiojn flamajn,
junecon, plenan sanon kaj gajecon,
rigardojn amajn kaj parolojn amajn !