Mi vere rememoras kun admiro,
samtempe kiel niaj koroj batis ;
respondis la sopiro al sopiro ;
ĉu tion ŝatis mi, ŝi samon ŝatis ;
ordon’ al ŝi ja mia la deziro!
Koregaj, ĉarmaj, tre pasiaj scenoj
kaj interparoladoj ne sekretaj
ĉe l’ foliaro — dolĉaj la kunvenoj !—
en la ĝarden’ okazis en matenoj
printempaj kaj agrable malvarmetaj.
Mi, obeante mian korinklinon,
vizitis ame ĉiutage tiam
infanan preskaŭ mian fianĉinon ;
ŝi min atendis post la pordo ĉiam,
montrante sur la vang’ ruĝiĝkarminon.
Kaj kiam, galopinte sur ĉevalo,
mi ĉiutage de proksima valo
ekvidis de l’ ĝarden’ la blankan muron,
ekvidis tra kreskaĵa la vualo
post krada pord’ anĝelan la figuron.
Tre blanka, kiel blanka ŝton’ marmora
ŝi estis, paca kiel klara luno,
kaj ŝia bela kap’ blondorkolora
fortege brilis kiel krono glora
majesta sub radioj de la suno.