En la naiva aĝo, kiam vivo
trankvile kuras tra la vojo plata
kaj antaŭ tre feliĉa perspektivo,
min amis virineto delikata ;
freneze ŝi de mia kor’ amata.
En mondo la plej bela kaj pasia
inspir’ ŝi estis mia, mia stelo ;
beleco ŝia estis vere dia.
Ŝi certe sidas nun en la ĉielo :
virin’ do, ne ŝi estis, sed anĝelo.
Mi trovis ŝin en land’ intertropika,
ĉe kiu estas rava la kamparo,
ĉe kiu kreskas kreskaĵar’ fortika
eĉ en la plej malmola ŝton’ silika
kaj apud blua kaj pentrinda maro.
Kaj inter la arbaro kaj haveno,
troviĝis apud maro riĉbieno,
kaj meze brilis pro bongusta stilo
palaco kun majesta peristilo
tre bele ĉirkaŭita de ĝardeno.
Ŝi estis tie superega floro,
mi tie konis ŝin, kaj mia koro
sen ia kontraŭstaro nek turmento
feliĉe tie tremis pro amsento ;
min amis tie mia la trezoro!