Paĝo:San Millán - Tri rakontoj, 1914.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Frumatene la soldato venis en la alkovon de sia mastro kaj diris.

—Ha, sinjoro; kia terura nokto!

—Kial? Ĉu vi malbone dormis?

—Dormi!… kiu povis dormi? Ha, mia kapitano, la koboldo promenis tra la tuta domo!

—Tio ne estas vero; ĝi ne trapasis mian alkovon.

—Ankaŭ ne mian, sed proksime, tre proksime. Ĉu vi ne timis; sinjoro?

—Kion?

— Ĉu vi ne aŭdis la bruojn? Ja; estis timigaj bruoj kvazaŭ oni trenis grandajn ĉenojn, kaj kvazaŭ minacantaj voĉoj…

—Eble vi sonĝis. Mi nenion aŭdis - diris la kapitano, kiu ne volis pravigi sian servanton.

Trankvile pasis la tago, sed la sekvantan nokton la bruoj estis ankoraŭ pli fortaj.

Tage la soldato denove montris sian teruron kaj la kapitano sian obstinon.

La trian nokton la bruoj fariĝis neelporteblaj, kaj terura voĉo sonis minaĉanta.

La brava militisto estis vigla kaj atendis trankvile. Kiam la dua horo batis, la bruoj alproksimiĝis al la alkovo kaj post kelkaj minutoj la pordo malfermiĝis kaj aperis granda blanka figuro en kies kapo brilis kiel fajro lumaj okuloj. Tuj la koboldo ekparolis kaj per raŭka voĉo diris: