Paĝo:San Millán - Tri rakontoj, 1914.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

la malamikojn en ne malmultaj bataloj, ĉu tiu timas koboldojn? Ne; mi tion ne kredas.

— Ha! mia kapitano; kredu tion kaj ankaŭ timu la koboldojn. Ili ekzistas, mi estas certa, kaj mi aŭdis al multaj seriozaj kaj kuraĝaj viroj paroli pri tiu kiu loĝas en la malbenita domo. Ja; ĉiunokte sonas en tiu domo grandaj bruoj kvazaŭ oni trenas ĉenojn, kaj tra la fenestroj eliras strangaj lumoj. Ne dubu; tie estas koboldo kiu per teruraj turmentoj mortigos tiun kiu kuraĝos loĝi en ĝia hejmo.

— Iru en la Inferon kun via rakonto—respondis la kapitano—tion nur maljunaj nesciaj virinoj povas kredi. Kio estas al vi? Ĉu vi perdis vian ĉiaman kuraĝon? Morgaŭ ni estos en nia nova hejmo.

La soldato silentis kaj foriris kun malgaja mieno.

La sekvantan tagon jam ambaŭ militistoj loĝis en la terura domo.

Nokte la kapitano metis apud sia lito sian sabron kaj ankaŭ siajn pistolojn de li mem zorge ŝargitaj. Se eble la koboldo estis ia malbonaganta viro; ekzemple, fabrikisto de kontraŭleĝa mono, la kapitano deziris akcepti lin laŭ lia indo.

Post noktomeze vekis la kapitanon strangaj bruoj kvazaŭ oni trenis dikajn ferajn ĉenojn. Li atentis kaj atendis, kaj nenio pli okazis; sed li ne povis dormi.