Paĝo:Schmid - Kongresprediko, 1939.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ŝparemaj kun esprimoj kiel „popol-paco, popol-interfratigo”, kaj kiel ajn ili ĉiuj nomiĝas! Ni estu humilaj kaj modestaj precipe en la rigardo al la Sinjoro, kiu malsuprenvenis en nian Babelon! Tiu sobreco trovu sian esprimon ĝuste en tio, ke Esperanto modeste nomas sin nur „helplingvo”. Ĝi povas nur helpi, ne kuraci. Tie, kie ĝi volas pli, ĝi konstruas por la idola templo.

Kaj tamen, la nomo de Esperanto rajtas nin memori pri io tutmirinda. Nome, ekzistas espero por tiu ĉi mondo. Tiu ĉi mondo ne estas senespera kaj ne perdita. La espero kaj ankaŭ la sola konsolo troviĝas en la Sinjoro, pri kiu ni aŭdis hodiaŭ, ke li malsuprenvenis. Ho, amikoj! Tiu Sinjoro malsuprenvenis tute alie ol tiam dum la turkonstruo en Babelo. Li malsuprenvenis en Jesuo Kristo, en nia Sinjoro kaj Savinto. La malsuprenveno en nia historio volas ja nur atentigi al tiu malsuprenveno je Kristnasko. Ankaŭ tie Li ja malsuprenvenis por la juro. Sed tiun juron Jesuo Kristo mem portis anstataŭ ni kaj finportis ĝin per sia morto sur la kruco en Golgoto. Li malsuprenvenis ne por konfuzi kaj disigi nin, sed por donaci al ni la vivon per sia propra releviĝo el la mortintoj. Kaj nun la popolo ekmarŝas denove en la oriento, sed ĉi foje ne kiel estra popolo, sed kiel la senditoj kaj atestantoj de la Releviĝinto, kiu portis al ni la evangelion pri la pardono de la pekoj, pri la releviĝo de la karno kaj pri la eterna vivo. Kaj nun oni denove konstruas urbon kaj kreas regnon, sed ĉi foje ne por glorigo de la homaro, sed en la nomo de Dio, de la Regno de Jesuo Kristo. Tiu Regno ankoraŭ estas kaŝita por niaj okuloj. Ankoraŭ ni povas nur kredi je ĝi, sen vidi ĝin. Sed Jesuo Kristo, kiu venis, revenos,