Paĝo:Schmid - Kongresprediko, 1939.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

popolo kaj ili ĉiuj havas unu lingvon. Kajo ti estas nur la komenco de ilia agado; de nun nenio plu estos malebla al ili, kion ajn ili intencas fari”. Terura profetaĵo! Ĉio ĉi estas nur la komenco. Ĉu hodiaŭ, en la epoko de la plej rafinita tekniko, de la bombeskadroj kaj venen-gasoj ni staras ĉe la fino de tiu komencita evoluo? Aŭ ĉu al la sinjoroj de tiu ĉi mondo ankoraŭ pli longe nenio estos malebla, kion ajn ili intencas fari? Certe teruras nin, se ni pensas pri la estontaj eblecoj de homa malhumiliĝo.

Sed, kie homa naiveco kaj homa frenezeco konstruas siajn babelajn turojn, tie ankaŭ la juĝo de Dio trafas tiun Babelon. Aŭdu: „Ek, ni malsupreniru kaj konfuzu ilian lingvon, tiel, ke neniu plu komprenu la lingvon de la alia. Tiele la Sinjoro disigis ilin de tie sur la tutan mondon, kaj ili ĉesis konstrui la urbon. Tial ĝia nomo estas Babelo, ĉar tie la Sinjoro konfuzis la lingvon de la tuta mondo kaj disigis ĝin super la tutan teron.” Babelo estas la ĝusta nome por la hodiaŭaj mondo kaj tempo. Ni vivas hodiaŭ en nekompreneblaj konfuzo kaj distriteco. Intuicioj staras kontraŭ intuicioj, juro kontraŭ juro, popoloj kontraŭ popoloj, homo kontraŭ homo, memo kontraŭ memo. Vere, grandega Babelo. La dispartigo de la lingvoj estas nur parolanta esprimo por la ĝenerala antagonismo en tiu ĉi mondo. Ĝi estas la atesto por pekoplena mondo, kiu en sia egoista vantemo turnis sin kontraŭ Dio kaj kiu kondutas kvazaŭ ĝi mem estus Dio. Ĝi estas la atesto de la juro, kiun Dio aljuĝis por tiu mondo. Nenio povas nuligi tiun juron, kiu anonciĝas per tiu dispartigo, eĉ ne mondlingvo, kia Esperanto estas. Ni ne tro altigu niajn idealojn! Estu ni