transdaŭru generaciojn, ili lumu kiel la steloj de la ĉielo. Kaj ili konstruas do unue sian urbon, sian ŝtaton, sian regnon. Malmola kiel ŝtono kaj daŭrema kaj solida kiel mastiko fariĝu ilia ŝtateco. Sed la fondado de iliaj urbo kaj ŝtateco devas ankoraŭ ricevi sian specialan konsekron. Per giganta monumento ilia nomo fariĝu ŝtona eterneco. Oni konstruos turon, kies pinto atingos la ĉielon. Ni scias hodiaŭ, pro la elfosadoj en tiu lando, ke temas tie ĉi pri ŝtupa altkonstruaĵo, kiun oni imagis kiel templon por la Dieco. Nun la afero fariĝas do religia. Nun oni uzas ankoraŭ la Dian nimbon por kroni la aferon de la homoj, por doni al ĝi la necesan supernaturan brilon. Nun oni diras ne nur „homo”, nun oni diras „Dio”. Oni ne nur volas esti „profana”, oni volas esti kredema. Oni ne volas esti kontraŭ Dio, sed oni volas ankaŭ fari ion por Li. La propra nomo bone lumas nur tiam, kiam sur ĝi kuŝas beata brilo de la Dieco. Oni serĉas ja la memgloron, sed rimarku bone: la religian memgloron.
„Tiam la Sinjoro malsuprenvenis”. Tiu vorto meze en nia teksto estas kvazaŭ fulmo el serena ĉielo. Tute neatendite tiu konstanta suprenmovado de tiuj fieraj, memkonsciaj homoj kruciĝas kaj vantiĝas per la subita malsuprenveno de la Sinjoro. Subite tiu estra popolo devas sperti, ke estras ja tute Iu alia, nome tiu, kiu ne donas sian honoron al alia, tiu, kiu sole volas havi grandan nomon. Tiu sankta kaj persona Dio nun malsuprenvenas, „por vidi la urbon kaj la turon, kiujn konstruis la hominfanoj.”
Dio vidas la agadon de la homoj. Kaj vidante ĝin, tiu agado jam estas juĝata, juĝata per Lia vorto. „Kaj la Sinjoro diris: Vidu, ili estas unu