Paĝo:Schmid - Kongresprediko, 1939.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

montaro malvastigas, ĝi limigas nian rigardon kaj admonas nin al la limoj de niaj propraj kapabloj. Sed la ebeno estas vasta kaj senlima. Kiu staras en la ebeno, tiu vidas sin ĉiam en la mezpunkto de giganta cirklo. Kaj ĝuste tion volas ja la homoj de tiu historio. Ili volas regante stari en la mezpunkto.

„Kaj ili diris inter si.“ Ĉu ni rimarkas, kiel konvinke sonas tiuj vortoj? „Inter si”. Oni fieras pri la ardanta, bolanta forto de la popol-komuneco. Oni scias sin kunigita en la emo al komuna memcertigo. Oni volas esti granda, grandega popolo. Ĉion malfortan kaj trivialan oni malestimas. Oni sentas sin tute kiel estran popolon.

„Kaj ili diris inter si: Nu, bone, ni faru tegolojn kaj malmoligu ilin per brulo! Kaj la tegoloj servis al ili kiel ŝtonoj, kaj la asfalto servis al ili kiel mortero.” Tio estas nun la komenco, la „fanfaro” al la laŭplana kultur-progreso. Kial tia fortoplena popolo ne kreu ankaŭ grandiozen kulturon? Tamen, en tiu ebeno ne ekzistas malmolaj ŝtonoj. Sed kie la naturo avaras kun siaj donacoj, tie la homo fariĝas eltrovema, tie li mem faras al si malmolajn ŝtonojn kaj morteron. Li malkovras en si mem sian krean kapablon. Kiajn senlimajn eblecojn de fortoplena mem-evolucio vidas lia interna okulo! Kiom li nur scipovas!

„Kaj ili diris: Ek, ni konstruu urbon kaj turon, kies pinto atingos la ĉielon; per tio ni volas konstrui al ni monumenton, por ke ni ne disiĝu en la tutan mondon.” Ne en la disiĝo, sed en la kuniĝo de ĉiuj siaj fortoj, vidas tiuj homoj sian feliĉon. Kaj kion ili celas kun sia tuta popolekmarŝo? Ili volas al si konstrui monumenton, ili volas famiĝi. Iliaj famo, brilo kaj grandeco